simbolo Celaĵo
Utilika

English

Celo

Nia celo estas universala interagivo. Ni celas, per teoriaj kaj aplikaj esploroj, progresigi la komunikadon kaj la kunlaboron inter diversaj homaj kaj aŭtomataj estaĵoj.

Intereso

Ni decidis emfazi la interagivon trans homaj lingvoj. La mondo ujas proksimume sepmil lingvojn. Ni celas ebligi ke homoj, kunlabore kun aŭtomataĵoj, povu uzi siajn denaskajn lingvojn kaj tamen interŝanĝi informojn, pensojn kaj emociojn kun la uzantoj de ĉiuj aliaj lingvoj.

Laboro

Ni dum kelkaj jaroj apogas esplorojn ĉe la Centro Turing de la Universitato de Vaŝintonio. Tiuj esploroj pri diversaj aspektoj de nia intereso interalie produktis leksikan informaron kun la kapablo progresigi tradukadon inter, principe, ĉiuj lingvoj. Ni nun laboras, kaj invitas vian kunlaboron, por pligrandigi kaj pliriĉigi ĝin kaj disponigi ĝin al esploristoj, programistoj kaj uzantoj tutmonde. Detaloj...

Rimedoj

Aliaj rilataj laboroj produktis valorajn programojn, ilojn, normojn, tekstarojn kaj aliajn informkolektojn. Nia ilo akiris faktojn de multaj tiaj produktoj kaj serĉas pluajn. Ankaŭ vi povas kontribui vortarojn kaj aliajn leksikajn rimedojn. Detaloj...

Kunlaborantoj

Ni havas ekspertajn estrojn, postenulojn kaj konsilantojn. Nia ĉefa organiza kunlaboranto estas la Centro Turing de la Universitato de Vaŝintonio, kiu bonvenigus vian apogon. Ni esperas ke vi kunlaboros kun ni kaj komentos pri nia laboro. Detaloj (anglalingve)...

Organizo

La celaĵo (= “publikboncela fondaĵo”) fondiĝis en 2004 kaj estas neprofita korporacio en la landero Vaŝintonio, Usono. Ni publike afiŝis niajn fondajn dokumentojn kaj la protokolojn de la sesioj de nia estraro. Detaloj (anglalingve)...

Celaĵo Utilika
Telefono: 206-801-1906
Retejo: http://utilika.org
Mesaĝilo

Valid XHTML 1.1!